Esperanto-Asocio De Suda Afriko

Somerfine, dum longa semajnfino, la kaburbaj esperantistoj invitos al kongreseto. Aldone al la jarkunveno de la Esperanto Asocio de Sudafriko (EASA), ni organizos kelktagan esperantlingvan kunvivadon. Lastaj tiaj kongresetoj okazis en 2002 (Durbano) kaj 2004 (Pretorio). Espereble venos multaj membroj kaj gastoj: ni antaŭĝojas bonvenigi vin multnombre!


La loko:

Muizenberg estas historia kvartalo kaburba tuj apud la Falsa Bajo, konata por belaj plaĝoj kaj agrabla akvotemperaturo. La renkontiĝo okazos ĉefe en tendumejo, kie ankaŭ lueblas kabanoj kaj halo. La kvartalo ankaŭ havas lagon, diversajn restoraciojn kaj gastumejojn, kaj ĝi estas trajne alirebla.


La datoj:

La kongreseto okazos de ĵaudo la 27ª de Aprilo (Tago de Libereco) ĝis lundo la 1ª de Majo (Tago de Laboristoj).


Ĉefaj programeroj:

Alveno

ĵaŭdo antaŭ- kaj postagmeze, laŭeblece

Bonveniga vespero, kun teatraĵeto

ĵaŭdo

Seminario por kursgvidantoj kaj instruistoj de Esperanto

2-foje tage

Kun-kuirado: lernado de lingvaĵo receptara - kuireja

1-2 foje tage

Ekskurso por vidi la Pingvinojn (plaĝo de rokoj) kaj por aĉeti fiŝon havene

vendredo antaŭtagmeze

Jarkunveno de EASA

vendredo postagmeze

Fiŝrostado kaj apudfajra kantado

vendredo vespere

Kulturaj atelieroj – preparado por la publika vespero

sabato

Publika vespero kun invito al aktivuloj el la multilingveca agadgrupo (MAG)

sabato vespere

Ekskurso al Rondevlei kun botanika kaj ornitologia gvidado kaj tagmeza rostfesto

dimanĉo

Adiaŭa vespero

dimanĉo vespere

Sporto kaj amuzado surplaĝe

lundo matene

Forvojaĝo / fino

lundo laŭbezone, fino tagmeze postmanĝe


Se venas internaciaj gastoj, ni volonte klopodos organizi antaŭ- kaj postrenkontiĝajn eventojn, ekz. tranoktado sur la insulo de Rondevlei kun ebleco vidi la hipopotamojn.


La loka kongresa komitato konsistas el la jenaj personoj:

  • Harro von Blottnitz (estro) Joseph Apasa

  • Benjamin Nyemya Colin Beckford

  • Fred Berwyn-Taylor Magali von Blottnitz


Kotizoj:


A-membroj kaj internaciaj gastoj, loĝado en kabanoj: R750

B-membroj, loĝado en kabanoj: R270 (limigita al 5 lokoj)

A-membroj kaj internaciaj gastoj, tendumado: R400

B-membroj, tendumado: R200

Partoprenontoj kiuj mem aranĝas la loĝadon: R150


Tiuj kotizoj inkludas ĉiujn manĝojn kaj la enirpagojn dum-ekskursajn (sed ne la antaŭ- aŭ post-kongresajn eventojn).

Por oferto de programero haveblas rabato de R50 (maksimume dufoje po persono).

Por plenaj pagoj ricevitaj ĝis la 31ª de marto 2006 haveblas rabato de 10%.

Por tiuj, kiuj ŝatus tendumi sed ne havas propran, estos organizotaj tendoj.


--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------


Aliĝilo


Se vi volas indiki intereson partopreni la kunvenon, bonvole plenumu tiun-ĉi aliĝilon kaj havigi ĝin al d-ro Harro von Blottnitz, aŭ permane, aŭ retpoŝte al hvb@chemeng.uct.ac.za, aŭ fakse al (+27) (0)86.620.6052.


Nomoj (antaŭnomo + familia nomo): ..................................................................


Adreso: ..............................................................................................................


............................................................................................................................


Telefonnumero(j) ...............................................................................................


Retadreso: .........................................................................................................


  • Mi ŝatus havi pliajn informojn

  • Mi volas jam nun antaŭmendi loĝlokon

    • kabane o tendume o mi bezonos tendon

(Por antaŭmendi necesas antaŭpago de minimume triono de via kotizo, al la EASA kasisto – Kontonumero: 2656 337054 ĉe Nedbank, Sunnyside)

  • Mi povus kontribui al la programo (kontraŭ rabato de R50)
    (indiku per kio) ...................................................................................


  • Mi bezonos invitleteron por vizpeto
    pasportnumero ...................................................................................

Nomoj (kiel sur pasporto) .........................................................................

Naskiĝdato ...................................................................................

Nacieco de la pasporto ....................................................................


  • Mi havas aliajn demandojn aŭ proponojn.

......................................................................................................