
27a de aprilo – 1a de majo 2006
Muizenberg, Kaburbo
Somerfine,dum longa semajnfino, la kaburbaj esperantistoj invitos al kongreseto. Aldone al la jarkunveno de la Esperanto Asocio de Sudafriko (EASA), ni organizos kelktagan esperantlingvan kunvivadon. Lastaj tiaj kongresetoj okazis en 2002 (Durbano) kaj 2004 (Pretorio). Espereble venos multaj membroj kaj gastoj: ni antaŭĝojas bonvenigi vin multnombre!
Muizenberg estas historia kvartalo kaburba tuj apud la Falsa Bajo, konata por belaj plaĝoj kaj agrabla akvotemperaturo. La renkontiĝo okazos ĉefe en tendumejo, kie ankaŭ lueblas kabanoj kaj halo. La kvartalo ankaŭ havas lagon, diversajn restoraciojn kaj gastumejojn, kaj ĝi estas trajne alirebla.
La kongreseto okazos de ĵaudo la 27ª de Aprilo (Tago de Libereco) ĝis lundo la 1ª de Majo (Tago de Laboristoj).
La LKK konsistas el la jenaj personoj:
Vidu informilo ĉi-sube